Jakitorio

Tiel oni vendas jakitorion en la japana urbo Osako.

Jakitorio (焼き鳥, やきとり, laŭvorte "rostita birdo") estas japana manĝaĵo origine farita el kokinaĵo kaj legomoj, kiujn oni ŝovas sur bastoneton kaj rostas kun spicoj. Nuntempe anstataŭ kokinaĵoj oni uzas ankaŭ diversajn viandojn kaj legomojn. Jakitorio similas al ŝaŝliko de la tjurkaj popoloj kaj de Balkano.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search